Bonvolu trovi cxisube la tekston lancxita de «Commandant Cousteau» (franca
maristo famkonata tra la tuta mondo) Post U.K. vi trovos cxi tie pli da
detaloj por eventuale diskonigi kaj, kial ne, partopreni tiun cxefan kampanion
jam aprobita de pli ol 9 milionoj da samtempuloj !
 
 
RAJTOJ DE LA ESTONTAJ GENERACIOJ
 
Artikolo 1
Estontaj generacioj rajtas Terglobon nek difektitan nek infektitan ; ili rajtas gxui tiun Teron kiu estas la subtenilo de homara historio, kulturo kaj de sociaj rilatoj certigantaj al cxiu generacio, al cxiu unuopulo ilian apartenadon al la granda homa familio.
Artikolo 2
Cxiu generacio , ricevante partan heredajxon de la bieno Tero, ricevas administran rolon rilate al estontaj generacioj ;gxi devigas malhelpi cxiun damagxon neinversigeblan al la vivo sur la Tero, kaj al homa libereco kaj digneco.
Artikolo 3
Do, cxiu generacio cxefe respondecas pri protektado de la rajtoj de la estontaj generacioj, pri zorgema konstanta atento rilate al konsekvencoj de la teknika progreso kiu emus domagxi la vivon sur la tero, domagxi naturajn ekvilibrojn, kaj domagxi homaran evoluon.
Artikolo 4
Tauxgaj antauxrimedoj estos deciditaj sur cxiuj kampoj, inklude instruadon, esploradon kaj legxaron por garantii tiujn rajtojn kaj kontroli ilin : ili ne devas esti oferataj al hipokritaj necesoj aux al tuja lauxplacxo.
Artikolo 5
Sxtataj registaroj, ne registritaj asocioj, kaj unuopuloj, do estas alvokataj al starigo de tiuj principoj. Ili montros ilian imagon samkiel ili estus vidalvide de tiuj estontaj generacioj, kies rajtoj ni volegas difini kaj defendi.
 
 Sommaire F6FOZ 
 
Traduction en Esperanto par René BALLAGUY 
rene.ballaguy@wanadoo.fr
 
http://perso.wanadoo.fr/esperysage

 
f6fozdge.htm - Guy Vanoverbeke F8ABX - 16 avril 2000 - Mesurez votre audience